John Berger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | John Peter Berger |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1926 en Hackney |
Morto | 2-an de januaro 2017 (90-jaraĝa) en Antony |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Francio |
Alma mater | Chelsea College of Art and Design (en) Central School of Art and Design (en) St Edward's School (en) |
Familio | |
Infano | Jacob Berger (en) |
Okupo | |
Okupo | scenaristo poeto kritikisto publikigisto artokritikisto ĵurnalisto pentristo romanisto arthistoriisto verkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.johnberger.org |
John Peter BERGER (/ˈbɜːrdʒər/; 5a de Novembro 1926 – 2a de Januaro 2017) estis angla artkritikisto, romanisto, pentristo kaj poeto. Al lia romano G. oni atribuis en 1972 la Premion Booker, kaj lia eseo pri artokritiko nome Ways of Seeing (vidmanieroj), verkita kiel akompano al samnoma televidserio de BBC, estis ofte uzata kiel universitata lernolibro. Li loĝis en Francio dum ĉirkaŭ kvin dek jaroj.
Berger instruis desegnadon en la St Mary's teacher training college.[1] Li poste iĝis artkritikisto, kaj publikigis multajn eseojn kaj recenzojn en New Statesman.[1][2] Lia marksisma humanismo[3] kaj liaj forte asertitaj opinioj pri moderna arto kombine faris lin polemika figuro frue en sia kariero.[4] Kiel aserto de politika engaĝiĝo, li titolis fruan kolekton de eseoj Permanent Red (Permanene ruĝa).[5]
Berger neniam estis formala membro de la Komunisma Partio de Granda Britio: anstataŭe li estis ties proksimulo kaj de ties fronto, nome la Internacia Asocio de Artistoj (AIA), ĝis tiu malaperis en 1953. Li estis aktiva en la Geneva Club, diskutgrupo kiu ŝajne koincidis ku britaj komunistaj etosoj en la 1950-aj jaroj.[6]